Nun necesas ke tio eksterigxu! Tiu ajxo kreskadinta en cxiu koro nun pretis trasalti finfine cxiun lipparon! La naturo estis sxargxita gxis la lasta tolerebla nivelo--necesis ke gxi cedu. RIKARDO H. GASTONO, el sxtato Minesoto, alta, kadavrema, pala, starigxis. Cxiuj antauxsciis kio estas okazonta. Cxiuj pretigxis--cxiu emocio, cxiu signo pri ekscitigxo estis subpremitaj--nur trankvila pensema seriozo aperis en la okuloj kiuj nur lastatempe estis tiel sovagxaj.
"Sinjoroj: Tion ni ne povas dauxre prokrasti! La horo cxemanas! Ni devas elekti tiun el ni devontan morti por provizi per mangxajxo la ceterajn."
S-RO JOHANO J. VILJAMSO, el sxtato Ilinojso, starigxis kaj diris: "Sinjoroj, mi kandidatigas Pastoron Jakobon Sauxjeron el sxtato Tenesio."
S-RO VILHELMO R. ADAMSO, el sxtato Indianio, diris: "Mi kandidatigas S-ron Danielon Sloton el Nov-Jorko."
S-RO KAROLO J. LANGDONO: "Mi kandidatigas S-ron Samuelon A. Bovenon de Sankta-Luizo."
S-RO SLOTO: "Sinjoroj, mi deziras malakcepti favore al S-ro Johano A. Van-Nostrando, Filo, el sxtato Nov-Jxerzeo."
S-RO GASTONO: "Se ne estas protesto, ni konsentu pri la deziro de la sinjoro."
S-RO VAN-NOSTRANDO protestis; tial la malakcepto de S-ro Sloto malakceptigxis. Ankaux la malakceptoj de S-roj Sauxjero kaj Boveno estis proponitaj kaj malakceptitaj pro la samaj kialoj.
S-RO A. L. BASKOMO el sxtato Ohio: "Mi proponas ke la kandidatigprocedo fermigxu kaj ke la Cxambro nun entreprenu elekti per balotado."
S-RO SAUxJERO: "Sinjoroj, mi kontrauxstaru seriozege tiujn procedojn. Ili estas, cxiumaniere, kontrauxregulaj kaj maldecaj. Mi petegu ke ni tuj forlasu ilin kaj elektu prezidanton de la kunveno kaj tauxgajn funkciulojn por lin helpi kaj tiam ni povos denove konsideri la aferon nun nin alfrontantan, sed kun pli granda komprenkapablo."
S-RO BELO el sxtato Iovao: "Sinjoroj, mi malaprobas. Ne estas tempo por respekti formalajn kaj ceremoniajn regulojn. Ni jam pasigis pli ol sep tagoj sen mangxi. Cxiun momenton kiun ni malsxparas per sencela diskutado pligrandigas nian cxagrenon. Kontentigas min la kandidatoj jam proponitaj--cxiun cxeestantan sinjoron ili kontentigas, mi opinias--kaj mi, miaflanke, ne komprenas kial ni ne tuj entreprenu elekti unu aux pli el ili. Mi deziras proponi rezolucion--"
S-RO GASTONO: "Oni kontrauxstarus gxin kaj necesus ke gxi atendu en suspendigxo dum unu tago, kio okazigus la prokraston mem kiun vi deziras eviti. La sinjoro el Nov-Jxerzeo--"
S-RO VAN-NOSTRANDO: "Sinjoroj, jen mi estas fremdulo inter vi. Mi ne sercxis la honoron aljugxitan al mi kaj mi sentas diskretecon--"
S-RO MORGANO de sxtato Alabamio (interrompante): "Mi mocias la antauxan proponon."
La propono akceptigxis kaj bremsigxis dauxra debatado, kompreneble. La propono elekti funkciulojn sukcesis vocxdone kaj sub gxi S-ro Gastono elektigxis kiel prezidanto; S-ro Blako, sekretario; S-roj Holkombo, Dajero kaj Baldvino, kandidatigkomitato; kaj S-ro R. M. Hauxlando, provizianto, por helpi la komitaton fari elektojn.
Sekvis duonhora pauxzo dum kiu okazis flankaj kunsidetoj. Kiam la maleo eksonis, la partoprenantoj rekunigxis kaj la komitato raportis, aprobante S-rojn Georgon Fergusonon de sxtato Kentukio, Lucienon Hermanon de sxtato Luiziano kaj V.-on Mesikon de sxtato Koloradio kiel kandidatojn. La raporto akceptigxis.
S-RO ROGxERO de sxtato Misurio: "Sinjoro Prezidanto, pro tio ke la raporto staras dece antaux la Cxambro nun, mi mocias gxin amendi, anstatauxigante la nomon de S-ro Hermano per tiu de S-ro Lucio Hariso de Sankta-Luizo kiu bone konatas kaj honoratas de ni cxiuj. Oni ne supozu ke mi suspektigas la altajn karakteron kaj starrangon de la sinjoro de Luiziano. Tute kontrauxe. Mi tiom respektas kaj estimas lin kiom kapablas fari iu ajn cxi-tiea sinjoro. Sed neniu el ni povas malkonscii ke li perdis pli da karno dum la semajno kiun ni pasigis cxi tie ol iu ajn inter ni--neniu el ni povas malkonscii ke la komitato neglektis sian devon, cxu pro malatento, cxu pro pli grava kialo, proponante provizi niajn bezonojn per sinjoro kiu, kiom ajn puraj estu liaj apartaj motivoj, enhavas en si efektive malpli da nutrajxo--"
LA ESTRO: "La sinjoro de Misurio sidigxu. La Estro ne rajtas permesi dubindigi la honestecon de la komitato krom per la kutima procedo laux la reguloj. Kiun agon la Cxambro efektivigu responde al la propono de la sinjoro?"
S-RO HALIDEJO, de Virginio: "Mi proponas aldone amendi la raporton, anstatauxigante S-ron Mesikon per S-ro Harvejo Daviso de Oregono. Iuj sinjoroj deziros emfazi eble ke la malfacilajxoj kaj senigadoj de preterlimeja vivo malmoligis S-ron Davison. Sed, sinjoroj, cxu estas nun la momento cxikani pri malmoleco? Cxu nun estas la momento elektemigxi pri malgravajxoj? Cxu nun estas la momento disputadi pri temoj de malmulta signifo? Ne, sinjoroj. Kio necesas al ni estas maso--solideco, pezo, maso--jen estas nun la cxefegaj bezonajxoj--ne talento, ne genio, ne klereco. Mi insistas pri mia propono."
S-RO MORGANO (ekscite): "Sinjoro Estro--mi ja fortege malaprobas cxi tiun amendon. La sinjoro de Oregono estas maljuna kaj aldone estas masa nur je osto, ne je karno. Mi demandas al la sinjoro de Virginio, cxu estas supo kiun ni deziras anstataux solida nutrajxo? Cxu li deziras dupi nin per ombroj? Cxu li celas primoki nian suferadon per Oregona fantomo? Mi demandas al li cxu li scipovas rigardi la anksiajn vizagxojn lin cxirkauxantajn, cxu li sukcesas enrigardi niajn
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.