familia trezoro enhavas ankoraux ceteran valorajxon--iuspecan juvelajxon, versxajne--kaj ke sxi klopodas eviti paroli malkasxe pri gxi, timante ke mi denove paralizigxu. Sed mi deziris informigxi ankaux pri tiu ajxo kaj petegis sxin diri al mi kio gxi estas. Sxi timis. Sed mi insistis kaj promesis antauxapogi min cxi tiun fojon kaj esti preta por ke la sxoko ne min difektu. Sxi plenis je malcertoj sed tro fortis por sxi la tento sciigi tiun mirindajxon al mi kaj gxui miajn miron kaj admiron kaj sxi konfesis gxin porti sur sia persono kaj diris ke se mi certas esti preta--kaj tiel plu kaj tiel plu--kaj tiam enigis manon en la sinon kaj eligis batitan kvadraton de latuno, samtempe kontrolante anksie mian rigardon. Mi falis kontraux sxin en bone sxajnigita sveno, kiu kontentigis sxian koron kaj samtempe preskaux senigis sxin je gxi. Kiam mi renormaligxis kaj trankviligxis, sxi deziregis ekscii kion mi opinias pri sxia juvelajxo.
"Kion mi opinias pri gxi? Mi taksas gxin la plej ekskvizita ajxo kiun mi iam vidis."
"Cxu vere? Kiom agrable estas ke vi tiel diras. Sed gxi estas jes ja vera amindajxo, cxu ne?"
"Nu, mi nepre ne povas malkonsenti. Pli placxus al mi gxin posedi ol la ekvatoron."
"Mi opiniis ke vi admiros gxin," sxi diris. "Mi jugxas gxin tiom bela. Kaj ne ekzistas cetera en cxiuj cxi tiuj latitudoj. Homoj alvenis la tutan distancon ekde Malfermata Polusa Maro por gxin rigardi. Cxu iam antauxe vi vidis similajxon?"
Mi diris ke ne, cxi tiu estas la unua kiun mi vidis iam. Multe min dolorigis devi diri tiun malavaran mensogon, pro tio ke mi jam vidis en antauxaj tempoj milionon da ili cxar tiu simpla juvelo sxia estis nenio alia ol malnova difektita bagagxidentigilo de Nov-Jorko-Centra-Trajndomo.
"Sankta tero!" mi diris. "Vi certe ne cxirkauxiras portante tion sur via persono tiumaniere, tute sole kaj sensxirme, ecx senhunde, cxu?"
"Sxsxsx! Ne tiel lauxte!" sxi diris. "Neniu scias ke mi gxin surportas. Ili supozas ke gxi estas en la trezorejo de Pacxjo. Kutime gxi estas tie."
"Kie estas la trezorejo?"
Estis malsubtila demando kaj dum momento sxi aspektis surprizite kaj iom suspekte, sed mi diris:
"Ho, komprenu, vi ne pritimu min. En mia lando estas sepdek milionoj da logxantoj kaj, kvankam ne decas ke mi mem diru tion, cxiuj el senescepte, bonvolus konfidi al mi sennombrajn fisxhokojn."
Tio retrankviligis sxin kaj sxi diris al mi kie en la domo la hokoj estas kasxitaj. Tiam sxi iom forlasis sian temon por fanfaroneti pri la grando de la tabuloj da travidebla glacio konsistigantaj la fenestrojn de la domego kaj demandis al mi cxu iam mi vidis similajxojn cxe mi kaj mi respondis senhezite kaj tute malkasxe ke ne, kio pli placxis al sxi ol sxi sukcesis eltrovi vortojn en kiuj vesti sian kontentigxon. Estis tiel facile placxi al sxi kaj tiel placxe al mi ke mi dauxrigis la temon, dirante:
"Ho, Laskino, vi estas jes ja bonsxanca knabino--cxi tiu belega domo, cxi tiu delikata juvelajxo, tiu ricxa trezoro, la tutajxo de tiu impona negxo, kaj luksaj glacimontoj kaj senfina sterileco, kaj publikaj ursoj kaj rosmaroj, kaj noblaj libereco kaj grandeco, kaj cxies admiraj okuloj vin rigardantaj, kaj cxies omagxo kaj respekto senpete disponeblaj al vi; juna, ricxa, belega, sercxata, amindumata, enviata, kun cxiu bezono havebla, cxiu deziro atingebla, cxiu volo plenumebla--tio estas senlima bonfortuno! Mi jam vidis miriadojn da knabinoj, sed cxiujn tiujn eksterordinarajn komplimentojn mi rajtas aserti verdire nur pri vi. Kaj vi meritas--vi meritas cxion tion, Laskino--tion mi kredas en mia koro."
Fierigis kaj felicxigis sxin auxdi min diri tion kaj sxi dankis min foje kaj refoje pro tiu lasta asertajxo kaj sxiaj vocxo kaj okuloj komprenigis al mi ke sxia koro estis tusxita. Baldaux sxi diris:
"Tamen ne cxio estas sunbrilo. Ankaux nuban flankon havas la situacio. La sxargxo de ricxeco estas peza por subteni. Foje mi scivolis cxu ne estus pli bone esti malricxa--almenaux ne pretermodere ricxa. Dolorigas min vidi najbarajn tribanojn kiuj preterpasas kaj subauxdi ilin diri, respektege, unu al la alia, 'Jen--jen sxi estas--la filino de la milionulo!' Kaj foje ili diras bedauxre, 'Sxi ruligxas en fisxhokoj dum mi--nenion mi havas.' Tio rompas al mi la koron. Kiam mi estis infano kaj ni estis malricxaj, ni dormis sen fermi la pordon, se ni tiel deziris. Sed nun--nun ni bezonas dungi noktogardiston. En tiu epoko mia patro estis mildahumora kaj komplezema al cxiuj. Sed nun li estas auxstera kaj aroganta kaj maltoleras senformalecon. Pasintece li pensis nur pri sia familio sed nun, dum li cxirkauxiras, liaj fisxhokoj konsistigas lian ununuran priokupajxon. Kaj pro lia ricxeco cxiuj kauxras antaux li kaj montrigxas servemacxaj pri li. Antauxe neniu ridis pri liaj sxercoj cxar cxiam ili estis malnovmodaj kaj preterkredeblaj kaj senbonkvalitaj cxar mankis al ili la ununura elemento povanta pravigi sxercon--la humurelementon. Sed nun cxiuj ridas kaj ridacxas pri tiuj mornajxoj kaj se iu ajn forgesas fari tion, tio ege malplacxas al mia
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.