Tri Ceteraj Noveloj | Page 8

Mark Twain
meditema, preskaux malgxoja. Li turnigxis al mi kaj diris, "Permesu ke mi rakontu al vi historieton. Permesu ke mi vin informu pri sekreta cxapitro de mia vivo--cxapitro neniam aludita de mi ekde la tago kiam okazis ties eventoj. Auxskultu pacience kaj promesu al mi ke vi min ne interrompos."
Mi promesis kaj li rakontis la sekvontan strangan aventuron, parolante foje kun vigleco, foje kun melankolio, sed cxiam kun emocio kaj seriozo.
* * * * *
En la 19a de decembro 1853 mi forlasis Sankta-Luizon sur la vespera trajno aliranta Cxikagon. Entute estis nur dudek kvar pasagxeroj. Estis neniaj virinoj, neniaj infanoj. Ni estis en bona humoro kaj baldaux formigxis placxaj kunrilatoj. La vojagxo promesis esti felicxa. Nenia ano de nia kompanio, mi opinias, spertis ecx la plej svagan antauxsenton pri la honorajxoj baldaux nin surfalontaj.
Je la dekunua de la vespero peza negxo komencis faladi. Baldaux post eliri vilagxeton Veldenon, ni eniris tiun vastegan prerian solecejon etendantan sian senfinan leuxgaron da sendoma morno en la direkto al Jubileaj Kolonioj. La ventoj, malbremsataj far arboj aux montetoj, aux ecx nomadaj rokoj, fajfegis feroce trans la ebenan sovagxejon, pelante la falantan negxon antaux si kiel sxprucajxon fontintan el la kresthavaj ondoj de sxtorma maro. La negxo pliprofundigxis rapide kaj ni sciis, pro la mildigita rapido de la trajno, ke la lokomotivo traplugis gxin kun konstante pligrandigxanta malfacileco. Efektive, foje gxi preskaux plenhaltis meze de grandegaj drivajxoj sin amasigintaj kiel kolosaj tomboj trans la fervojon. Interparolado komencis maloftigxi. Gajecon anstatauxis serioza maltrankviligxo. La eblo ekmalliberigxi en la negxo, sur la malmilda prerio, kvindek mejlojn for de iu ajn konstruajxo, sin anoncis al cxiu menso kaj etendis sur cxiun spiriton sian malesperigantan influon.
Je la dua de la mateno mi vekigxis el malfacila dormado pro la cxeso de cxiu movado cxirkaux mi. La timigega vero sin trudis al mi kun fulma rapideco: negodrivajxo malliberigis nin! "Cxiuj manoj eksaltu al la savado!" Cxiu viro obeis tujege. En la sovagxan nokton, la pecxan malhelon, la ondegan negxon cxiu estulo sin lancxis, plene konsciante ke momento malsxparata nun povos pereigi nin cxiujn poste. Sxovelilojn, manojn, tabulojn--ion ajn, cxion ajn povantan flankenmovi negxon ni ekfunciigis. Strangan bildon konsistigis tiu malgranda kompanio da frenezaj viroj batalantaj kontraux la amasigxantaj negxoj, duone en la plej malhela ombro, duone en la kolerigita lumo de la lokomotiva reflektoro.
Nura mallonga horo suficxis por pruvi la nepran senutilon de niaj klopodoj. La sxtormo barikadis la vojon per dekduo da drivajxoj dum ni forsxovelis unu. Kaj ecx pli malbone, ni eksciis ke la lasta granda antauxenpelo de la lokomotivo rompis la antaux-malantaux-sxafton de la pelrado! Ecx havante malfermitan vojon antaux ni, ni estintus tamen senhelpaj. Ni eniris la vagonon lacigitaj pro nia laboro kaj ege malgxojaj. Ni kunigxis cxirkaux la hejtostovoj kaj analizis tre serioze nian situacion. Ni disponis pri nepre neniaj provizoj--sur tio bazigxis nia cxefa cxagreno. Maleblis ke ni frostigxu cxar estis bona provizo da ligno en la tendro. Jen estis nia sola konsolajxo. La diskutado finigxis je nia agnosko pri la malkuragxiga decido de la konduktoro, t.e., ke certege mortus iu ajn homo klopodonta piediri kvindek mejlojn tra tia negxo. Maleblis ke ni alvoku helpon kaj ecx se eblus, helpo ne alvenus. Necesis ke ni rezignu kaj atendu, kiel eble plej pacience, helpon aux malsatmorton! Miaopinie, ecx la plej forta koro tiea sentis dummomentan ekmalvarmon kiam estis diritaj tiuj vortoj.
Antaux ol forpasis nova horo, interparolado mildigxis gxis mallauxta murmurado en diversaj anguloj de la vagono, subauxdate lauxintervale inter la plilauxtigxo kaj malplilauxtigxo de la sxtormo. La lampoj malbriligxis. La plejparto el la abandonitoj sin komfortigis inter la flagretantaj ombroj por meditadi--por forgesi la nunan tempon, se eblus al ili--por ekdormi, se ili povus.
La eterna nokto--certege gxi sxajnis eterna al ni--eluzis finfine siajn lantintajn horojn kaj malvarma griza tagigxo aperis en la oriento. Dum la lumo plifortigxis la pasagxeroj komencis vekigxi kaj elmontri vivosignojn, unu post la alia, kaj lauxvice cxiu forlevis de sur la frunto sian tien sxovitan cxapelon, strecxis siajn malmoligitajn membrojn kaj ekrigardis tra la fenestroj la sengxojan perspektivon. Sengxoja tio estis, efektive! Nenia vivantajxo videblis ie ajn, nenia homa logxejo! Videblis nur vasta blanka dezerto. Levitaj negxtabuloj drivis tien kaj reen antaux la vento: mondo da kirligxantaj negxeroj elbarantaj la supran firmamenton.
Dum la tuta tago ni malgajadis en la vagonoj, dirante malmulte, multe pensante. Denova lantanta morna nokto--kaj malsato.
Nova tagigxo--nova tago da silento, malfelicxo, atrofia malsato, senespera anticipado pri helpo malvenonta. Nokto da senripoza dormado, plena je songxoj pri bankedoj--ekvekigxoj gxenegitaj per malsatrongxado.
La kvara tago alvenis kaj foriris--kaj la kvina! Kvin tagoj da terura malliberigxo! Sovagxa malsato spektadis el cxiu okulo. Enestis gxin signo de horora signifo. La antauxanonco pri io malklare formigxanta en cxiu koro--io kiun nenia lango ankoraux kuragxis envortigi.
La sesa taga forpasis--la sepa eklumigis la plej marasman kaj grizvizagxan kaj senesperan viraron iam starintan en la ombro de la morto.
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 16
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.