al li, kion li faras?. Mi penis ekregi min kaj iris al lia lito. Ekvidinte min li ekkriis:
?Ah bone, kara Sofio, ke vi estas cxi tie. Vi devas cxi tiun nokton pasigi cxe ni; vi devas vidi min morti.?
Mi penis resti trankvila kaj senkredigi tion al li; sed li respondis je cxio:
?Mi sentas jam morton sur la lango -- kaj kiu helpos poste mian karan Konstancion, se vi ne restos cxi tie??
?Sed, kara Mozart,? respondis mi, ?mi devas iri ankoraux al mia patrino kaj sciigi al sxi vian deziron, ke mi restu hodiaux cxe vi -- sxi povus ja pensi, ke okazis al mi ia malfelicxo.?
?Jes, faru tiel,? diris Mozart, ?sed revenu baldaux!?
Dio, kion mi sentis en tiu momento! La bedauxrinda fratino eliris kun mi kaj pro Dio petis min, ke mi haltu en la parohxejo cxe la sankta Petro kaj petu, ke iu el la pastroj kvazaux okaze alvenu al ili.
Mi faris tiel, sed la pastro rifuzis kaj nur post longaj klopodoj mi sukcesis konvinki lin, ke li iru --
Poste mi kuris al la patrino, kiu maltrankvile atendis min.
Estis jam mallume.
Sxi tre ektimis! Mi diris al sxi, ke sxi faros plej bone, se sxi pasigos la nokton cxe la plej maljuna filino -- kaj sxi obeis.
Poste denove per cxiuj fortoj mi rapidis returne al mia bedauxrinda fratino. Apud la lito de Mozart estis S��ssmayer (unu el la lernantoj de Mozart), sur la litotuko kusxis la konata rekviemo kaj Mozart klarigis al S��ssmayer, kiel li deziras havi la rekviemon finita post sia morto. Plie ordonis Mozart al sia edzino, ke sxi sekretigu lian morton gxis tiam, kiam sxi estos sciiginta pri tio Albregtsberger-on, ?cxar tiu servo al li apartenas antaux Dio kaj mondo?.
La kuracisto Glosset estis longe sercxata kaj fine trovita en la teatro. Sed li devis atendi, gxis la prezentado estos finita; poste li alvenis kaj ordonis, ke oni cxirkauxvolvu la febre varman kapon de Mozart per malvarmaj cxirkauxvindoj, kiuj tiel ekscitis lin, ke li sveninte ne rekonsciigxis plu, gxis li mortis.
Lastafoje li volis ankoraux imiti per la busxo la tamburojn en sia rekviemo; mi auxdas tion gxis hodiaux...
Poste venis M��ller el la artista kabineto kaj enpresis en gipson lian palan, malvivan vizagxon.
Lia fidela edzino treege suferis. Sxi jxetis sin sur la genuojn kaj petis cxiopovan Dion pri la helpo. Kvankam mi insiste petis sxin, mi ne povis disigi sxin de li.
Sxia doloro estis ankoraux pli grandigita dum la sekvanta tago, cxar la homoj amase preterirantaj lauxte ploris kaj kriis pro li.
Dum mia tuta vivo mi ne vidis Mozart-on incitita, des malpli kolera.?"
Cxi tie finas la simpla, karakteriza letero, kvankam skribita de plumo primitiva kaj enhavanta en la originalo aron da sintaksaj, gramatikaj kaj ortografiaj eraroj, sed tamen pro sia simpleco pli kara, pli elokventa.
Pli kredindaj dokumentoj pri la lastaj momentoj de Mozart ne ekzistas.
LA BLANKA EDZINIGXA VESTO.
Arabesko.
Ankoraux unu fojon sxi ekrigardis atente la grandan starantan spegulon, en kiu de l' kapo gxis la kalkano rebrilis sxia gracia talio...
Per la dekstra maneto sxi ordigis kelke da molaj blondaj bukloj, kiuj perfide eligxis el sub la mirta florkroneto, per la dekstra mano iom levis la negxoblankan elegantan veston kun la longa trenajxo -- kaj poste malrapide sin turnis...
Sxi rigardis la vizagxon de l' fidela kunulino, multejara amikino, kiu helpis al sxi ordigi la tualeton.
La oraj radioj de l' matena suno somera, traigxante tra la densaj kurtenoj de l' eleganta buduaro, superversxas per la delikata lumo la belkreskan talion de l' bluokula blondulino.
La fresxa, ridema vizagxeto kun la rozkoloraj vangetoj, purpuraj lipetoj, hela, bele elstaranta frunteto, greka nazo kaj cxaste mallevitaj okuloj kun la longaj okulharoj kaj densaj brovoj en tiu momento vidigas tiun specon de l' neesprimebla felicxo, kiu tiel volonte gxojege eksplodus, kaj tamen neniigxas timeme, kvazaux estus nepardonebla peko voli esti nesupereble felicxa...
Ami kaj esti amata!
Senti, ke la plej dolcxaj revoj fine efektivigxas -- scii, ke post kelke da momentoj ni estos por cxiam kunigitaj kun la estajxo, kiu estis nia idolo!
Kies koro ne estus emociita? Sur kies vizagxo ne vidigxus la rebrilo de l' malofta sento de l' nesuperebla felicxo?...
"Kiel vi estas bela, kara Emilio!" ekkriis la fidela kunulino, rigardante la vizagxon de l' cxarma amikino.
"Kaj kiel mi estas felicxa, Rozalio, mia kara, kara!" diris silente Emilio, kvazaux sxi timus, ke neniu krom la fidela kunulino auxdu tiujn vortojn.
Kaj sxia cxaste mallevita rigardo levigxis.
La rigardoj de l' ambaux sin renkontis... En la klaraj, bluaj okuloj de Emilio ekbrilis du larmoj kaj ruligxis sur la rozkoloraj vangetoj al la cxebrusto...
"Kiel mi envias al vi tiujn larmojn!" diris post la momento la amikino.
"Oh, ne, kara Rozalio!" respondis rapide Emilio. "Mi scias, ke vi ne envias min, vi ne povas min envii!"
"Kaj tamen mi envias!..."
"Estas ne eble! Vi estis ja antaux du jaroj simile felicxa kiel mi! Kaj cxu vi ne estas felicxa gxis nun?"
"La felicxo estas sxangxema..."
"Kaj pro tio,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.