vivo.
"M'opiniis ke mi n' plu vidos sxin. Mi gxojas ekscii ke sxi n' plu spertas
gxenon. Mi dankas vin, S'jorino. Kaj se ili permesos tion, mi batalos
por vi gxis ke mi mortos, kio baldaux okazu, m' esperu."
Ses monatojn poste lia espero realigxis kaj li plenumis sian promeson.
Cxiuj konas la historion de la atako sur Fuorto-Vagneron. Sed ni ne
ankoraux lacigxu rememorante kiel nia Kvindek-Kvara, forkonsumite
pro tri sendormaj noktoj, senmangxa tago kaj marsxado sub julia suno,
sturmis la fuorton kiam la cxielo jam noktigxis, alfrontante multforman
morton, sekvante siajn kuragxajn cxefojn tra fajra pluvumo da kugloj
kaj obusoj, luktante heroe por "Dio kaj Provincestro Andreo"--kiel la
regimento enirinta la batalon sepcenthome gxin eliris perdinte preskaux
duonon da tiuj, kaptitaj, mortigitaj aux vunditaj, postlasinte sian junan
komandanton enterigotan, same kiel en antauxaj epokoj, cxirkauxatan
de sia korpogardistaro, lojala gxis la morto. Certe, la insulto farigxas
honoro kaj la largxa tombo bezonas nenian monumenton krom la
heroeco gxin konsekranta antaux nia rigardo. Certe, la koroj lin amintaj
la plej forte vidas tra siaj larmoj la sxajne malfelicxan perdon
aliigxintan en respektindan venkon. Kaj certege, aljugxigxis la beno de
Dio kiam lia lojala animo respondis al la Morto-alvoko: "Sinjoro, jen
mi estas, kune kun la fratoj kiujn vi havigis al mi."
La estonteco devos komprenigi kiom bone tiu batalo efektivigxis; cxar
kvankam Fuorto-Vagnero tiam nin defiis, publika antauxjugxo nun
moderigxas. Tial tra la kanonfumo de tiu nigra nokto la vireco de la
kolora raso brilas antaux multaj okuloj malvolintaj vidi, sonas en
multaj oreloj malvolintaj auxdi, venkas multajn korojn antauxe
malvolintaj kredi.
Kiam alvenis la novajxo ke ni estas bezonataj, neniu estis pli felicxa ol
mi pro la devo cxesi instrui kontrabandulojn, la nova laboro kiun mi
entreprenintis, kaj foriri flegadi "niajn knabojn", kiel mia malhelhauxta
grego tiel fiere nomumis la vunditojn de la Kvindek-Kvara. Sentante
pli da kontentigxo, dum mi surmetis mian grandan antauxtukon kaj
suprenfaldis miajn manumojn, ol se mi vestigxus por la matena
ellitigxo de la Prezidento, mi komencis dejxori cxe Malsanulejo
Numero Dek cxe Boforto. La sceno estis ege konata, tamen stranga,
cxar nur malhelaj vizagxoj suprenrigardis min ekde siaj litacxoj
sternitaj tiel dense laux la planko kaj mankis al mi la akra akcxento de
miaj Norduloj en la pli senhastaj, pli dolcxatonaj vocxoj gxoje
intervokantaj unu la alian aux respondantaj al miaj demandoj per solida:
"Ni rezignos n'niam, S'jorino, gxis kiam mortos la lasta Sudulo," aux
"Se nia gento 'stas libera, ni povas toleri l' devon morti."
Pasante de lito al lito, strebante plenumi per unu manparo la laboron de
almenaux tri, iompostiome, lavante, mangxigante, vindante laux la
longa vico da zibelkoloraj herooj, kiam mi atingis la lastan soldaton mi
rekonis en li mian kontrabandulon. Li aspektis tiel maljune, tiel eluzite,
tiel morte debile kaj pale, mi neniam lin rekonintus sen ekvidi la
profundan cikatron sur lia vango. Tiu flanko kusxis supre kaj tuj altiris
mian rigardon. Tamen ecx tiam mi dubis, tiel acxe li sxangxigxintis,
gxis kiam mia rigardo atingis la identigilon super lia kapo kaj legis la
nomon: "Roberto Dano". Tio kaj trankviligis kaj afekciis min cxar,
memorante ke antauxe li havis nenian nomon, mi konsciis ke li prenis
la mian. Mi deziregis ke li parolu al mi, ke li rakontu al mi kiel li fartis
ekde eliri mian vidkampon kaj permesu ke mi alportu al li kelkajn etajn
servojn intersxangxe de la multaj servoj kiujn li jam alportis al mi. Sed
lauxsxajne li dormis. Dum mi staris respertante denove tiun strangan
nokton, viglamensa knabo kusxanta sur apuda lito kaj mildageste
svinganta malnovan ventumilon super la du litoj min rigardis kaj diris:
"Sxajnas ke vi konas lin, cxu ne, S'jorino?"
"Vi pravas. Cxu konas lin vi?"
"Tiel bone kiel eblis al iu, S'jorino."
"Kial vi diras 'eblis', kvazaux li jam mortis kaj forpasis?"
"Mi s'pozas cxar mi scias ke necesos al li forpasi. Li havas seriozan
vundon en la brusto kaj sangas i'terne, laux l' kuracisto. Li n' suferas
n'niel, nur pli kaj pli malplifortigxas cxiun momenton. Mi jam
vent'lumas lin de longa tempo kaj l' iomete parolis. Sed nun li n' plu
rekonas min. Tial mi s'pozas ke li 'stas jam preskaux finforirinta."
Vidigxis en la vizagxo de la knabo tiom da malgxojo kaj kareco ke mi
memoris ion kaj demandis kun duobligita interesigxo:
"Cxu estas vi kiu lin forigis de sur la batalkampo? Oni raportis al mi pri
knabo kiu preskaux perdigis la vivon savante tiun de sia kamarado."
Mi kuragxas supozi ke la junulo rugxigxis, same kiel farintus iu ajn
modestulo. Mi ne povis vidi tion sed mi auxdis lian kontentan
ridklukon dum li svingis sian rigardon for de sia frakasita brako gxis la
pala kontrauxflanka figuro.
"Laux Cx'elo, S'jorino, tio 'stas n'nio. Ni 'naboj cxiam nin apogas unu l'
alian. Kaj mi n' konsentis postlasi lin por ke dauxre torturu
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.