la kampadejon. Tamen li estis la plej stranga ulo kiun oni iam vidis kiam temis pri cxiam veti pri kio ajn surscenejigxas kondicxe ke li sukcesu instigi iun veti pri la kontrauxa flanko, kaj se ne, li mem sxangxis vetflankon. Placxis al li iu ajn arangxo placxanta al la kontrauxvetanto. Se li nur sukcesus starigi veton, li kontentigxis. Tamen li estis bonsxanca, malkutime bonsxanca. Preskaux cxiam li venkis. Li estis cxiam preta kaj atendanta oportunon. Kion ajn oni menciis, li proponis priveti gxin kaj priveti iun ajn flankon, laux via deziro, kiel mi jxus menciis. Se okazis vetkuro por cxevaloj, je ties finigxo vi trovis lin multricxigita aux nepre senmonigita. Se okazis hundobatalo, li vetis pri gxi. Se okazis katbatalo, gxin li privetis. Se okazis kokbatalo, li gxin privetis. Nu, se du birdoj sidis sur barilo, li vetis pri kiu el ili forflugos antaux la alia. Kaj se okazis evangeliza kunveno, li cxeestis gxin senmanke por veti pri Pastoro Valkero kiu estis, laux lia takso, la plej bona oratoro de la regiono, kaj tia li estis certe, kaj bona viro. Kaj se li vidis krampkrur-insekton eksurvojigxi en iu ajn direkto, li vetis pri kiom da tempo la besteto bezonos por atingi sian cellokon--kiu ajn estu la loko. Kaj se vi konsentis priveti kontraux li, li konsentis postsekvi tiun krampkrur-insekton gxis Meksikio por ekscii kien gxi celas iri kaj dum kiom da tempo gxi estos survoje. Multaj el la knaboj de cxi tie vidis tiun Smilejon kaj kapablas raporti al vi pri li. Nu, entute egalis al li--li bonvolis veti pri io ajn--la lauxdamne plej stranga ulo. La edzino de Pastoro Valkero malsanis foje, dum multe da tempo, kaj sxajnis ke oni ne sukcesos sxin savi. Tamen iun matenon li eniris kaj Smilejo ekdemandis al li kiel sxi fartas kaj li diris ke sxi fartas iom pli bone nun--danke al Nia Sinjoro pro Lia senfina kompato--kaj progresas tiel favore ke, kun la beno de Providenco, sxi finfine resanigxos kaj Smilejo, antaux ol pripensi la aferon, diris: 'Nu, mi vetas je du dolaroj kaj duono ke ne.'
"Cxi tiu cxi Smilejo havis cxevalinon--la knaboj kromnomis sxin la 'dekkvinminutajxo' sed ili faris tion nur por sxerci, vi scias, cxar kompreneble sxi estis pli rapida ol tio--kaj li ofte vetgajnis monon pri tiu cxevalinacxo, malgraux tio ke sxi estis tiel malrapida kaj cxiam suferis pro astmo aux tempro aux ftizo aux io simila. Kutime ili cxiam cedis al sxi du-tricent-jardan frustarton kaj tiam preterpasis sxin survoje. Tamen cxe la finfinigxo de la konkurso sxi ekscitigxis kaj farigxis kvazaux urgxpelata kaj komencis antauxenkaprioli kaj largxe disapartigi la gambojn, etendante la krurojn facilartike, foje en la aeron, foje vojoflanken en la direkto al la bariloj kaj suprenlevante piedbate tr-o-o-n da polvo kaj estigante tr-o-o-n da bruacxego pro tusado kaj ternado kaj mungado--kaj cxiam atingi la venkobudon kun cxirkaux kololonga antauxeco, laux la plej bona takso.
"Kaj li havis etan malgrandan buldogidon kiu, kiam vi gxin rigardis, sxajnis tute senvalora, kapabla nur sidadi kun feroca aspekto, atendante bonan sxancon por sxtelpreni ion. Tamen tuj post kiam oni privetis gxin, gxi farigxis tute alia hundo. Gxia submentono komencis elstari kiel vaporboata teuxgo kaj gxiaj dentoj malkovrigxis kaj ekbrilis kiel altfornoj. Kaj se cetera hundo gxin atakis kaj gxin skuis cxifonacxe kaj mordis gxin kaj lancxis gxin du-trifoje trans la sxultron, Andreo Gxaksono--tio estis la nomo de la hundido--Andreo Gxaksono cxiam sxajnigis propran kontentigxon, kvazaux atendinte nenion alian--rezulte de kio la vetoj dauxre kaj redauxre duobligxis kaj reduobligxis en la kontrauxa flanko, gxis kiam cxiuj finvetis. Tiam subitege li alkrocxis tiun alian hundon perbusxe jxus cxe la artiko de ties malantauxa kruro kaj tenis gxin en seninterrompa frostigxo. Li ne macxacxis, vi komprenu, nur busxtenis kaj persistegis gxis kiam ili koncedis la venkon, ecx se temis pri tutjara dauxrotempo. Smilejo cxiam gajnis la vetpremion helpe de tiu hundido gxis kiam la besto devis konkursi kontraux hundo perdinta siajn malantauxajn krurojn forsegitajn per disksegilo, kaj kiam la vetado atingis finan punkton kaj la mono jam kusxis surgrunde kaj Andreo Gxaksono ekpretis efektivigi sian plej sxatatan alkrocxmanovron, tujege li konsciis kiel oni lin supertrompis kaj kiel la alia hundo lin kontrauxmurenigis, por tiel diri, kaj li aspektis surprizite kaj tiam li aspektis iom malkuragxigite kaj cxesis penadi gajni la venkon kaj finigxis tute fintrompite. Li direktis rigardon al Smilejo, kvazaux por diri ke lia koro estas rompita kaj ke la kulpinto estis la mastro pro konsenti priveti kontraux hundo kiu ne havas malantauxajn krurojn al kiuj oni povas alkrocxi, kio en batalo estis lia cxefa atakmanovro, kaj tiam li iom foriris lampasxe, sin kusxigis kaj mortis. Bonega hundido estis tiu Andreo Gxaksono kiu sin famigintus se gxi sukcesintus travivi, cxar gxin enestis bona konsistigajxo kaj genio. Tion mi scias, cxar antauxe gxi disponis neniajn apartajn priparolindajn oportunojn kaj estas mallogike ke hundo povas
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.