La Murdoj de Kadavrejo-Strato

Edgar Allan Poe

La Murdoj de Kadavrejo-Strato

Project Gutenberg's La Murdoj de Kadavrejo-Strato, by Edgar Allen Poe This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org
Title: La Murdoj de Kadavrejo-Strato The Murders in the Rue Morgue
Author: Edgar Allen Poe
Translator: Edwin Grobe
Release Date: May 6, 2006 [EBook #18326]
Language: Esperanto
Character set encoding: ISO-8859-1
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO ***

Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net

KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ

EDGAR ALLAN POE (1809-1849)
LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO
Esperantigis EDWIN GROBE

1998 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono

Edgar Allan Poe "LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO" Unua Eldono, Auxgusto, 1998
Origina Anglalingva Titolo "THE MURDERS IN THE RUE MORGUE"

LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO

La mensaj kvalitoj nomigxantaj analizaj nur malmulte analizeblas en si. Ni taksas ilin cxefe laux iliaj efikoj. Ni scias pri ili, inter aliaj informajxoj, ke por posedanto posedanta ilin preterabunde, ili estas cxiam fonto de la plej vigla gxojo. Same kiel la fortikulo festegas sian fizikan potencon, gxuante tiujn ekzercojn kiuj aktivigas siajn muskolojn, felicxigas la analiziston tiu intelekta agado kiu malimplikas. Li spertas plezuron plenumante ecx la plej bagatelajn taskojn utiligantajn lian talenton. Li sxatas enigmojn, rebusojn, hieroglifojn, elmontrante en sia solvo de cxiu, gradon da sagaceco kiu al la ordinara prikonscio sxajnas preternatura. Liaj rezultoj, efektivigite de la animo kaj esenco mem de metodo, havas la tutan aspekton, verdire, de intuicio.
La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj precipe tiu plej alta brancxo nomigxanta, maltauxge kaj, kvazaux superlative, ununure pro siaj retroiraj funkcioj: analizo. Tamen kalkuli ne estas en si analizi. Sxakludisto, ekzemple, kalkulas sed ne analizas. Sekvas ke sxakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan karakteron, ege miskomprenigxas. Mi ne verkas traktaton nun, sed simple antauxparolas per hazarde elektitaj perceptajxoj iom strangan rakonton. Tial mi elprofitos la okazon deklarante ke la superajn potencojn de la kontemplema intelekto pli rigore kaj pli utile laborigas malpompa matcxo de damludo ol cxiuj komplikaj sxakludaj frivolajxoj.
Cxe sxakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn movojn, kun diversaj kaj sxangxantaj valoroj, oni erare taksas profunda (kaj ne malkutima eraro gxi estas) tion kio estas nur kompleksa. La atento cxi-tie potence alvokigxas. Se gxi malvigligxas nur momenteton, preteratentajxo okazas, kaj rezultas vundo aux malvenko. Pro tio ke la eblaj movoj estas ne nur multnombraj sed ankaux envolvitaj, pli multnombrigxas la ebloj ke okazu tiaj preteratentajxoj. Naux fojojn el dek estas la plej koncentrema kaj ne la plej akrapensa ludanto kiu venkas.
Cxe damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas nur malmultan malsamecon, malmultnombrigxas la ebloj preteratenti kaj la atentokapablo havas nur ioman utilon. Tial, se iu ajn ludanto pridisponas avantagxojn, tiujn li gajnas pere de supera sagaceco. Por iom konkretigi la temon, ni imagu damlud-matcxon en kiu restas nur kvar damoj kaj kie, kompreneble, ni ne rajtas atendi preteratentajxon. Memklare estas ke cxi-tie venko efektivigxas (ni supozu la ludantojn egaltalentaj) nur pere de bonege konceptita movo rezultigita per forta mensolaboro. Maldisponante kutimajn rimedojn, la analizisto sin transjxetas en la spiriton de sia kontrauxstaranto, sin identigas kun tiulasta kaj tiumaniere ne malofte prikonscias ekrigarde la ununurajn rimedojn (foje ecx absurde facilajn) per kiuj delogi en eraron aux hastigi en miskalkulon.
Jam de longa tempo oni konscias pri la forta influo kiun vistoludo alportas al la homa kalkulpovo. Homoj havantaj la plej altkvalitan intelekton lauxraporte distrigxas pretermezure gxin ludante dum ili sin senigas kontente je sxakludado, taksante tiulastan frivola. Preterdube, ekzistas nenia samspecajxo povanta tiom forte laborigi la analizkapablon.
Povas esti ke la plej bona sxakludanto de la tuta Kristanlandaro estas nur la plej bona sxakludanto. Sed kapablo pri vistoludado ampleksas kapablon sukcesi pri cxiuj tiuj pli gravaj entreprenoj en kiuj menso kontrauxbatalas menson.
Kiam mi diras "kapablo" mi voldiras tiun perfektan ludlertecon inkluzivantan komprenon pri cxiuj fontoj el kiuj lauxlegxaj avantagxoj haveblas. Tiuj estas krom multnombraj, ankaux multformaj kaj ripozas ofte en pensadkasxejoj nepre neatingeblaj al ordinara komprenado. Observi atente estas memori klardetale. Kaj gxis tiu punkto koncentrema sxakludanto povas bone sukcesi ludante viston cxar la reguloj de Hojlo (bazitaj sur la nura mehxanismo de la ludo) estas suficxe kaj gxenerale kompreneblaj. Tial disponi pri retenema memoro kaj agi "lauxlibre" estas la nepraj kvalitoj kiuj konsistigas, laux gxenerala opiniaro, bonan ludadon.
Sed estas pri aferoj situantaj eksterlime de nuraj reguloj ke elmontrigxas la lerteco de la analizisto. Li faras, silente, aregon da observajxoj kaj induktoj. Same agas, eble, liaj kunludantoj, sed la diferenco en la amplekso de la akiritaj informajxoj sidas ne tiom en la valideco de la induktado kiel en la kvalito de la observado. La bezonata scio estas: kion observi? Nia ludanto nepre nenie sin limigas. Aldone, kvankam la ludo estas la celobjekto, li ne malkonsentas fari induktojn bazitajn
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 19
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.