La Legendo de Dorm-Valeto | Page 7

Washington Irving
kutimis superrigardi cxiujn eventojn de sia eta literatura imperio. En la mano li balancis punbastoneton, tiun sceptron de despota potenco. Betula vipilo, simbolo de justeco, ripozis sur tri najloj malantaux la trono, konstanta terurajxo por malbonkondutaj lernantoj. Sur la instrutablo antaux li vidigxis diversaj kontrabandajxoj kaj malpermesataj armiloj malkovritaj sur la personoj de senokupaj buboj: kiaj duonmangxitaj pomoj, aerpafiloj, giriloj, musxkagxoj, kaj kompletaj legioj da etaj paperaj ludkokoj furiozantaj. Versxajne tre lastatempe trudigxis iu terura prijusteca akto cxar cxiuj liaj lernantoj okupigxis atente pri siaj libroj aux flustris ruze malantaux ili, samtempe kontrolante kasxrigarde la majstron. Tial speco de zuma silento regis tra la tuta lerncxambro.
Interrompis la silenton la subita apero de Negro surportanta stupotolajn jakon kaj pantalonon kaj rondkronan cxapelfragmenton similantan la cxapon de Merkuro. Sidante surdorse de nekombita, sovagxaspekta, nur duondresita cxevalido kiun, ne havante kaprimenon, li gvidis pere de sxnuro, li alvenis klakadante la lernejan pordon kaj transdonis leteron invitantan Ikabodon partopreni en gxojfesteno aux "peplomdistrajxo" okazontan tiun vesperon cxe S-ro Van-Taselo. Liverinte sian mesagxon kun mieno de graveco kaj vortelekto de altkvalito kiujn Negroj emas elmontri okaze de tiaj etaj misioj, li transiris haste la rivereton kaj forkuretis lauxvale, sin admirante pro la rango kaj la urgxo de sia tasko.
Nun cxio estis hastado kaj bruado en la jxus antauxe trankvila lerncxambro. La lernantojn la instruisto rapidigis tra la lecionoj sen pauxzi por pritrakti sengravajxojn. La lertaj preteratentis senpune duonon el siaj taskoj. La mallertaj ricevis de tempo al tempo fortan surpostajxan instigajxon devigantan ilin plirapidigxi aux kuragxigantan ilin ekkompreni malfacilan vorton. Libroj jxetigxis surplanken sen surbreta remetigxo. Inkujoj renversigxis, benkoj flankensxovigxis kaj la tuta lernantaro liberigxis unu horon frue, hastante eksplode eksteren kiel legio da junaj diabletoj, kriegante kaj bruegante sur la gazono, gajigite pro sia antauxhora forsendigxo.
La galanta Ikabodo pasigis almenaux suplementan duonhoron pri sia tualeto, brosante kaj renovigante sian plej bonan kaj verfakte ununuran kompleton de rustonigra koloro kaj arangxante sian aspekton helpe de peco de rompita spegulo pendanta surmure en la lerncxambro. Por ekaperi cxe sia damo laux auxtenta kavalira stilo li prunteprenis cxevalon de la kultivisto tiam lin gastiganta, kolerema maljuna Nederlandano nomigxanta Johano Van-Ripero kaj, tiel galante surseligxinte, survojigxis kvazaux vagkavaliro sercxanta aventurojn.
Sed decas, laux la auxtenta spirito de romantika rakontado, ke mi transdonu priskribon pri la aspekto kaj la ekipajxo de mia heroo kaj lia cxevalo.
La besto kiun li surrajdis estis disfalinta plugcxevalo pretervivinta preskaux cxion krom sia malicemo. Gxi estis marasma kaj dikvilega kun sxafinkolo kaj martelkapo. Gxiaj rostaj kolhararo kaj vosto estis implikitaj kaj noditaj je lapoj. Unu okulo perdis sian pupilon kaj havis koleran, fantoman rigardmanieron. La alia tamen elmontris la briladon de vera diablo. Tiomalgrauxe gxi estis sendube fajra kaj spirita en sia bona epoko se ni jugxu laux gxia nomo: Pafilpulvo. Efektive gxi estis antauxe sxatata rajdcxevalo de sia mastro, la kolerema Van-Ripero, kiu estis agresema rajdanto kaj impregnumis la beston, povas esti, je iom de sia propra spirito, cxar, kvankam gxi havis maljunan paneintan aspekton, kasxigxis en gxi pli da diableco ol en iu ajn juna cxevalo.
Ikabodo estis tauxga figuro por tia besto. Li rajdis kun mallongaj piedingoj kiuj levis liajn genuojn preskaux al la nivelo de la selpomelo. Liaj kubutoj elsxovigxis kiel akridkruroj. Li portis sian vipon perpendikulare en la mano kiel sceptron. Dum lia cxevalo antauxentrotis, lia brakmovaro multe pensigis pri la batado de flugiloj. Malgranda lancxapelo sidis sursuprajxe de lia nazo cxar tiel oni rajtus nomi lian mallargxan, striaspektan frunton. La basko de lia nigra jako preskaux atingis flirtante la voston de la cxevalo. Tiel aspektis Ikabodo kaj lia rajdbesto kiam ili eliris trenmarsxante la barilpordon de Johano Van-Ripero: aperajxo nepre malkutime renkontata dum plena taglumo.
Estis bela auxtuna tago, kiel mi jam diris. La cxielo estis klara kaj trankvila kaj la naturo surportis tiun ricxan oran livreon kiun ni kunligas cxiam al la koncepto de abundo. La arbaroj vestigxis en sobraj brunoj kaj flavoj dum kelkajn pli malfortajn arbojn la frostoj jam vundetis, ilin farbinte per brilegaj orangxaj, purpuraj kaj skarlataj koloroj. Glisantaj vicoj da sovagxaj anasoj komencis aperi altnivele en la cxielo. La bojo de la sciuro auxdigxis elirante la fag- kaj hikoriboskojn kaj de tempo al tempo la pensema fajfo de la koturno sonis en la najbara stoplejo.
La birdoj gxuis siajn adiauxbankedojn. En la abundo de sia festado ili flugetis, pepante kaj kapriolante, interarbuste, interarbe, kapricaj pro la kvanto kaj la diverseco ilin cxirkauxantaj. Vidigxis la honesta virturdo, la plej sxatata predajxo de komencantaj cxasistoj, kun sia lauxta, plendema noto; kaj la kvivitantaj merloj, flugante en zibelkoloraj nubajxoj; kaj la orflugilspego, kun siaj karmezina hupo, plenforma nigra gorgxo kaj belega plumaro; kaj la cedrobirdo kun siaj rugxpintaj flugiloj kaj flavpinta vosteto kaj sia Hispanaspekta hupcxapo; kaj la blua garolo, tiu brua dando vestita en palblua jako kaj blankaj subvestajxoj, kricxante kaj babilante, kapjesante kaj saltante kaj riverencante, sxajnigante disponi
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 17
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.