La Aventuroj de Alicio en Mirlando | Page 6

Lewis Carroll
tiu tago alparolis muson, sed sxi memoris el la latina lernolibro de sia frato la deklinacion: "Muso--de muso--al muso--muson--ho muso!")
La Muso rigardis sxin scivole, tamen diris nenion, sed faris signon al sxi palpebrumante per unu okuleto.
"Gxi eble estas franca muso alveninta Anglujon kun Vilhelmo la Venkanto; sekve gxi povas ne kompreni la anglan lingvon." (Malgraux la fakto ke sxi bone konis multe da historiaj nomoj kaj epizodoj, Alicio ne havis tre klarajn ideojn pri datoj!) Sxi do rekomencis france, dirante "ou est ma chatte?" (la unua frazo en sxia lernolibro).
La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj gxia tuta korpo timskuigxis.
"Ho, pardonu! mi petegas," ekkriis Alicio, timante ke sxi vundis la sentojn al la kompatinda besto, "mi tute forgesis ke vi ne amas la katojn."
"Ne--amas--katojn," diris ripete la Muso per pasia sibla vocxo. "Cxu vi, se vi estus mi, amus la katojn?"
"Nu, eble ne," Alicio respondis per paciga tono, "sed ne kolerigxu. Malgraux cxio, mi tre sxatus montri al vi nian katon Dajna; vi nepre ekamus la katojn, se nur vi povus vidi sxin. Sxi estas la plej kara dorlotajxo en tuta la mondo,"--Alicio malvigle sencele nagxetis dum sxi parolis--"kaj tiel komforte sxi murmuras apud la fajro lekante la piedojn kaj visxante la vizagxon; ankaux tiel bela molajxo por dorloti sur la genuoj, ankaux tiel lerta muskaptisto--ho, pardonu," denove ekkriis Alicio, cxar la Muso elstarigis erinace la tutan felon; sekve sxi estis certa ke gxi tre profunde ofendigxis, kaj sxi rapidis aldoni: "Se estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri Dajna."
"Ni ne plu!" ekkriis la Muso, kiu tremis gxis la lasta vostharo. "Cxu vi imagas ke mi volus priparoli tian temon? Cxiam nia familio malamis la katojn kaj nun malamas, malamindaj malgxentilaj bestoj! Estonte vi jam neniam auxdigu antaux mi ecx la nomon kato!"
"Tion mi promesas tre volonte," diris Alicio, kaj dume klopodis trovi alian paroltemon. "Cxu vi... cxu vi sxatas... la hundojn?"
La Muso ne respondis. Sekve Alicio avide dauxrigis:--
"Proksime de nia domo logxas bela, cxarma, hundeto, kiun mi tre sxatus ke vi vidu. Gxi estas malgranda, helokula rathundo kun longa bukla brunhararo. Gxi kapablas realporti la ajxojn forjxetitajn; gxi petas mangxajxon sidante sur la vosto, kaj havas aliajn cxiuspecajn kapablojn; mi ne povas memori ecx la duonon da ili. Gxi apartenas al iu farmisto kiu diras ke pro gxiaj kapabloj gxi valoras mil spesmilojn. Li certigas ke gxi mortigas cxiujn ratojn kaj... Ho, ve! ve! Denove mi ofendis gxin." Cxar jen! la Muso nagxas for, for per cxiuj fortoj, kun tia rapideco ke li faras irante tra la akvo grandan plauxdbruon.
Sxi realvokis gxin per sia plej dolcxa tono. "Vi kara Muso, revenu! mi petegas; nek katojn nek hundojn ni priparolos, se al vi ne placxos." Auxdinte tion, la Muso turnis sin malrapide kaj renagxis al sxi. Gxia vizagxo estis tre pala (pro kolero, pensis en si Alicio), kaj per mallauxta tremanta vocxo gxi diris: "Ni nagxu al la bordo, kaj poste mi rakontos al vi mian historion, por komprenigi pro kio mi malamas la katojn kaj hundojn." Kaj certe estus malprudente plu prokrasti la elnagxon, cxar en la lageton jam enfalis tiom da birdoj kaj bestoj ke ili komencis premi sin reciproke. Jen Anaso nagxis kun Dodo, jen Loro kun Agleto, jen multe da aliaj strangajxoj, birdbestoj kaj bestbirdoj. Unua nagxis Alicio; post sxi sekvis la tuta birdbestaro. Post kelka tempo cxiuj atingis la bordon kaj staris kune sur la tero, tre malsekaj.

CXAPITRO III
POST STRANGA VETKURO SEKVAS STRANGA MUS-TEJLO.[1]
La kunvenintoj sur la bordo prezentis tre strangan aspekton. Jen birdoj kun plumoj malordigitaj, jen bestoj kun felo algluigxinta al la korpo: cxiuj estis akvogutantaj, malkomfortaj, malagrablaj. Kompreneble la unua demando estis: kiamaniere resekigxi? Ili interkonsiligxis pri tio, kaj post kelke da minutoj sxajnis al Alicio tute ordinara afero trovi sin babilanta kun ili kvazaux al personoj jam longe konataj. Sxi havis longan argumentadon kun la Loro, kiu en la fino farigxis malagrabla kaj volis diri nenion krom "mi estas la pli agxa, kaj pro tio mi scias pli." Cxar Alicio rifuzis konsenti al tio, ne sciante kiom da jaroj li havas, kaj cxar la Loro absolute rifuzis doni tiun sciigon, restis nenio plu direbla.
Fine la Muso, kiu sxajne estis auxtoritatulo, ekkriis: "Vi sidigxu cxiuj, kaj auxskultu min. Mi tre baldaux igos vin suficxe sekaj!"
Ili do sidigxis, cxiuj en unu granda rondo, kun la Muso en la centro.
Alicio fikse kaj atente rigardadis la Muson, cxar sxi havis fortan antauxsenton, ke sxi nepre suferos malvarmumon, se sxi ne baldaux resekigxos.
"Hm," komencis la Muso kun tre impona mieno "cxu cxiuj estas pretaj? Jen la plej bona sekigajxo kiun mi konas. Silentu cxiuj, mi petas! 'Vilhelmo Venkinto, kies aferon la papo subtenis, baldaux subigis la anglan popolon, kiu pro manko de probatalantoj alkutimigxis dum la lastaj jaroj al uzurpado kaj venkigxo. Edvino kaj Morkaro, grafoj de Mercio kaj Nortumbrio--'"
"Ho, ve!" gxemis la
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 35
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.