La Aventuroj de Alicio en Mirlando | Page 3

Lewis Carroll
sed vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. Sed cxu katoj mangxas vespertojn?" Alicio okaze nun farigxis dormema, kaj dorme ripetadis:--"Cxu katoj mangxas vespertojn? Cxu katoj mangxas vespertojn?" kaj iafoje sxi cxuis anstatauxe "Cxu katojn mangxas vespertoj?" (Cxar sxi kapablis respondi nek unu nek alian el la du demandoj, ne tre grave estis kiun "cxuon" sxi esprimis.) Sxi sentis sin ekdormanta, kaj jxus komencis songxi ke sxi marsxas mano en mano kun Dajna kaj diras al sxi tre solene:--"Dajna, vi diru al mi la veron; cxu iam vi mangxis vesperton?" kiam (ho, la surprizego!) subite sxi falis plomp! sur amason da sekaj folioj. La falego efektive finigxis!
Pro la folioj sxi ricevis nenian vundon. Do, stariginte sin sur la piedojn sxi rigardis supren. Super la kapo cxio estis malluma, sed rekte antaux sxi vidigxis longa koridoro, kaj jen forkuras tra gxi la Blanka Kuniklo. Ne perdinte ecx unu momenton, Alicio rapide postsekvis kaj auxdis ke gxi diras, malaperante post murangulo, "se mi malfruos, cxielo savu miajn orelojn!"
En tiu momento sxi estis preskaux apuda; tamen, kiam sxi preterpasis la angulon, la kuniklo jam malaperis. Kaj sxi trovis sin sola en ia longa malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj pendas de la plafono. Cxirkaux la halo estis pordoj; sed cxiuj estis fermitaj. Alicio do marsxis laux unu flanko kaj remarsxis laux la alia penante malfermi la pordojn; sed cxiu el ili estis sxlosita, kaj Alicio malgxoje marsxis laux la mezo kaj demandis al si, cxu sxi jam neniam povos eliri la halon.
Subite sxi rimarkis antaux si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj jen! kusxis sur gxi unu ora sxlosileto. Tuj la ideo frapis sxin ke gxi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho, ve! aux la seruroj estis tro grandaj, aux la sxlosileto tro eta, cxar neniun el ili gxi malfermis. Tamen, cxirkauxirante la duan fojon, sxi venis al malalta kurteno, kiun sxi antauxe ne rimarkis, kaj malantaux la kurteno, jen malgranda pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; sxi ensxovis la oran sxlosileton, kaj (ho, la gxojo!) gxi tauxgis.
Malferminte la pordeton, Alicio trovis ke gxi kondukas en koridoreton ne multe pli ampleksan ol ordinara rat-tunelo. Starigante sin sur la genuoj, sxi direktis la rigardojn,--tra la koridoreto--en--la plej belan gxardenon, kiun oni povas imagi. Ho! kiel sxi sopiris eligxi tiun malluman halon, kaj cxirkauxvagadi inter jenaj helfloraj bedoj kaj dolcxaj fontanoj! Sed tra tiu pordeto sxi ne povus trairigi ecx la kapon! "Kaj ecx se la kapo bone trairus," ekpensis nia kompatinda Alicio, "tre malmulte utilus tio sen la sxultroj! Ho, se mi nur havus la kapablon teleskopigxi. Eble mi povus, se nur mi scius kiel oni komencas la klopodon?" Cxar tiom da eksterordinaraj aferoj jam en tiu tago okazis cxe sxi, Alicio ja komencis kredi ke neebla estas preskaux nenio. Kompreneble neniel utilus staradi cxe la pordeto, sekve sxi reiris al la tablo kun la ekespero trovi sur gxi alian sxlosilon, aux eble libreton pri la arto teleskopigxi; cxi tiun fojon sxi trovis sur gxi boteleton ("kiu certege ne kusxis tie antauxe," diris Alicio) kun surskribajxo, ligita cxirkaux la kolo, havanta la vortojn TRINKU MIN per belegaj grandaj literoj surskribitajn.
"Tre facile estas diri 'Trinku min'" pensis la sagxulineto, "sed mi ne faros tion krom post plena esploro. Mi unue rigardu por vidi cxu oni surskribis gxin per 'veneno.'" Cxar sxi ja antauxe legis kelke da bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj aux mortbruligxis, aux estis englutitaj de sovagxaj bestoj, aux suferis diversajn aliajn malagrablajxojn nur simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan regulon de la amikoj ofte instruitan, tian ekzemple kia estas la regulo ke brilvarmega fajrilo povas brulvundi la manon, se oni gxin tenas tro longe; ankaux tio cxi, ke se oni tre profunde trancxos la fingron, gxi kredeble sangos; kaj neniam sxi forgesis ke se oni trinkos multe el botelo markita per 'veneno,' preskaux certe estas ke pli malpli frue gxi malordigos la internajxon.
Do, certigxinte ke cxi tiun botelon oni ne markis per 'veneno', Alicio kuragxis gustumi la enhavon. "Ja, tre bongusta gxi estas," diris sxi. (Sxajnis al sxi esti rava miksajxo farita el cxeriztorto, sukerita ovajxo, ananaso, butersukerajxo kaj rostita buterpano. Do ne mirinde estas ke tre baldaux la boteleto malplenigxis!)
* * * * *
"Ho, kian strangan senton! mi ja nepre teleskopigxas!" Kaj fakte gxuste tio okazis. Sxi havis jam malpli ol tridek centimetrojn da alteco. Sxia vizagxo heligxis, cxar nun sxi havas altecon gxuste tauxgan por transiri la pordeton en tiun belegan gxardenon. Tamen sxi decidis atendi ankoraux kelkajn momentojn por sciigxi cxu sxi malkreskos plue. Sxi sentis pri tio kelkan timon, "cxar"--diris sxi--"povas okazi ke mi malkreskos gxis nulo, same kiel kandelo. Kian aspekton mi havus en tiu okazo?" Kaj sxi penis imagi al si la aspekton kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis gxin!
Post iom
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 35
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.