John Gabriel Borkman | Page 3

Henrik Ibsen
de post kiam li estis etulo?
ELLA RENTHEJM Ne, tion mi vere ne povas diri.
SINJORINO BORKMAN Cxu ne? Kial vi do zorgis pri li? Tiam kiam la sxtormo estis ekfuriozinta super -- super cxi tiu domo.
ELLA RENTHEJM Tiam vi ja ne mem kapablis, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN Ho ne, -- mi ja ne povis. Kaj lia patro, -- li estis legxe ekskuzita, -- tie kie li sidis, -- tiel bone gardata --
ELLA RENTHEJM (en ekscito) Ho, ke vi kapablas eldiri tiajn vortojn --! Vi!
SINJORINO BORKMAN (kun venena esprimo) Kaj ke vi povus decidigi vin zorgi pri iu, -- iu infano de John Gabriel! Tute kvazaux tiu infano estus via propra -- Forpreni gxin de mi, -- kaj vojagxi hejmen kun gxi. Kaj reteni gxin cxe vi, jaron post jaro. Gxis la knabo preskaux estis plenkreska. (rigardas sxin suspekte) Kial vi vere faris tion, Ella? Kial vi retenis lin?
ELLA RENTHEJM Okazis ke mi tre kore sxatis lin --
SINJORINO BORKMAN Pli ol mi, -- lia patrino!
ELLA RENTHEJM (evite) Tion mi ne scias. Kaj aldone Erhart estis malforteca dum la kreskado --
SINJORINO BORKMAN Erhart -- malforteca!
ELLA RENTHEJM Jes, sxajnis al mi, -- almenaux tiam. Kaj la aero tie fore cxe la okcidenta marbordo estas multe pli milda ol cxi tie, vi ja scias.
SINJORINO BORKMAN (ridetas amare) Hm. Cxu? (interrompante) Jes, vi certe estas multe farinta por Erhart, vi. (sxangxas tonon) Nu, estas ja kompreneble; vi havas ja rimedojn por tio. (ridetas) Vi estis ja bonsxanca, vi, Ella. Vi sukcesis savi tion, kio estis la via.
ELLA RENTHEJM (ofendita) Por tio mi ne faris pasxon, -- povas mi certigi al vi. Mi ne havis -- antaux longe longe poste -- iun suspekton, ke la paperoj, kiuj estis en deponio en la banko por mia konto, -- ke ili estis netusxitaj --
SINJORINO BORKMAN Nu ja; tiajxon mi ne komprenas! Mi nur diras, ke vi estis bonsxanca. (rigardas sxin demande) Sed kiam vi tiel meminiciate komencis prizorgi Erhart por mi --? Kiu do estis via celo pri tio?
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin) Mia celo --?
SINJORINO BORKMAN Nu ja, intencon vi ja devus havi. Kia vi volis fari lin? Kion fari el li, mi pensas?
ELLA RENTHEJM (malrapide) Mi volis faciligi al Erhart la vojon por farigxi felicxa homo en nia mondo.
SINJORINO BORKMAN (spirblovas) Puh, -- homoj en nia ekonomia stato havas suficxe por pripensi ol pensi pri felicxo.
ELLA RENTHEJM Kion do, -- vi pensas?
SINJORINO BORKMAN (rigardas sxin malferme kaj serioze) Erhart devas antaux cxio atenti, ke li estos lumanta tiel alte kaj tiel vaste, ke neniu homo en la lando plu videtas la ombron, kiun lia patro jxetis super min -- kaj super sian filon.
ELLA RENTHEJM (esplore) Diru al mi, Gunhild, -- cxu tio estas postulo, kiun Erhart mem metas por sia vivo --?
SINJORINO BORKMAN (mire) Jes, tion ni do esperu!
ELLA RENTHEJM -- aux cxu gxi pli estas postulo, kiun vi metas al li?
SINJORINO BORKMAN (mallonge) Mi kaj Erhart cxiam metas la samajn postulojn al ni mem.
ELLA RENTHEJM (peze kaj malrapide) Tiel certa vi do estas pri via knabo, vi, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN (kasxe triumfe) Jes, lauxdo kaj danko al Dio, -- mi estas. Pri tio vi fidu!
ELLA RENTHEJM Vi sekve funde tamen devas senti vin felicxa. Spite al cxiuj aliajxoj.
SINJORINO BORKMAN Mi ja faras. Pro tio. Sed jen, -- cxiun momenton, vidu, -- venas drivanta tiu aliajxo kiel kruda vetero super min.
ELLA RENTHEJM (kun sxangxita tono) Diru al mi --. Pli bone tuj. Cxar vere estas pro tio, ke mi venis cxi tien al vi --
SINJORINO BORKMAN Kion?
ELLA RENTHEJM Ion pri kio mi opiniis, ke mi devas paroli kun vi, -- Diru al mi, Erhart ja ne plu logxas cxi tie cxe -- cxe vi aliuloj.
SINJORINO BORKMAN (malmole) Erhart ja ne povas logxi cxi tie cxe mi. Li devas logxi en la urbo --
ELLA RENTHEJM Tion li skribis al mi.
SINJORINO BORKMAN Tion li devas pro la studoj. Sed li vizitas min ioman tempon cxiun vesperon.
ELLA RENTHEJM Jes, eble mi povus vidi lin? Kaj tuj paroli kun li?
SINJORINO BORKMAN Li ankoraux ne venis. Sed mi atendas lin cxiun momenton.
ELLA RENTHEJM Jes, Gunhild, -- li certe estas veninta. Cxar mi auxdas lin supre.
SINJORINO BORKMAN (kun rapida okuljxeto) Supre en la granda salono?
ELLA RENTHEJM Jes. Mi ja auxdas lin pasxadi tie supre de post kiam mi venis.
SINJORINO BORKMAN (turnas la okulojn for de sxi) Ne estas li, tio, Ella.
ELLA RENTHEJM (surprize) Cxu ne estas Erhart? (suspekte) Kiu tiu do estas?
SINJORINO BORKMAN La bankestro.
ELLA RENTHEJM (malrapide, en subpremita doloro) Borkman. John Gabriel Borkman!
SINJORINO BORKMAN Tiel li pasxadas tien kaj reen. Antauxen kaj malantauxen. De mateno al vespero. Tagon post tago.
ELLA RENTHEJM Mi vere auxdis iun aludeton pri io --
SINJORINO BORKMAN Kredeblas. Aludigxas certe cxiajxoj pri ni en la distrikto.
ELLA RENTHEJM Erhart aludis pri tio. En la leteroj. Ke lia patro tenas sin pleje cxe si mem, -- tie supre. Kaj vi cxe vi mem cxi tie
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 31
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.