John Gabriel Borkman | Page 2

Henrik Ibsen
BORKMAN -- la semajnon antaux ol li, -- antaux ol li liberigxis.
ELLA RENTHEJM (iras trans la planko) Ho, ne tusxu do tion!
SINJORINO BORKMAN (firme sed mallauxte) Estis la semajno antaux ol li, -- la bankestro denove liberigxis.
ELLA RENTHEJM (antauxen sur la planko) Ho jes, jes, jes! Mi certe ne forgesas tiun momenton! Sed pri tio pensi estas tro preme. Ecx nur en pensoj resti momenton je tio -- oh!
SINJORINO BORKMAN (obtuze) Kaj tamen la pensoj ne permesigxas turnigxi cxirkaux ion alian! (ekdire; kunfrapante la manojn) Ne, mi ne komprenas! Neniam en la mondo! Mi ne komprenas, ke tiajxo, -- io tiel terura povu trafi solan familion! Kaj imagu, -- nian familion! Altrangan familion, kiel la nian! Imagu ke tio trafis gxuste gxin!
ELLA RENTHEJM Ho Gunhild, -- estas ja pli, pli multaj ol nia familio, kiujn tio frapis.
SINJORINO BORKMAN Nu jes; sed pri cxiuj tiuj aliuloj mi ne multe atentas. Cxar estis ja nur iom da argxento -- aux kelkaj paperoj, -- kiuj perdigxis por ili. Sed por ni --! Por mi! Kaj por Erhart! Infano kia li tiam estis! (en kreskanta ekscito) La honto por ni du senkulpuloj! La senhonorigo! La malbela, terura senhonorigo! Kaj aldone esti tute ruinigata!
ELLA RENTHEJM (singarde) Diru al mi, Gunhild, -- kiel li portas tion?
SINJORINO BORKMAN Erhart, vi aludas?
ELLA RENTHEJM Ne, -- li mem. Kiel li portas tion?
SINJORINO BORKMAN (spirblovas moke) Cxu vi imagas, ke mi demandas pri tio?
ELLA RENTHEJM Demandas? Vi do ne bezonas demandi --
SINJORINO BORKMAN (mire rigardas sxin) Vi do ne kredas, ke mi interrilatas kun li? Estas kune kun li? Foje sercxas lin?
ELLA RENTHEJM Ecx ne tio!
SINJORINO BORKMAN (kiel antauxe) Li, kiu devis sidi ensxlosata kvin jarojn! (frapas la manojn antaux la vizagxon) Ho, kia frakasanta honto! (ekrektigas sin) Kaj imagu kiom la nomo John Gabriel Borkman signifis pasinte! -- Ne, ne, ne, -- neniam plu vidi lin! -- Neniam!
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin momenton) Vi havas malmolan animon, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN Kontraux li, jes.
ELLA RENTHEJM Li tamen estas via edzo.
SINJORINO BORKMAN Cxu li ne diris en la tribunalo, ke estis mi, kiu komencis ruinigi lin? Ke mi disipis tro da mono --?
ELLA RENTHEJM (singardeme) Sed cxu ne estis ia vero en tio?
SINJORINO BORKMAN Sed cxu ne estis li mem, kiu volis tion tiel havi! Cxio devus ja esti tiel sensence abunda --
ELLA RENTHEJM Tion mi ja scias. Sed gxuste tial vi estus devinta reteni. Kaj tion vi ja ne faris.
SINJORINO BORKMAN Cxu mi tiam scius, ke ne estas lia propra mono, tiu kiun li donis al mi por disponi? Kaj kiun li ankaux mem disponis? Dek fojojn pli disipe ol mi!
ELLA RENTHEJM (silente) Nu, tio sekvis de lia pozicio, mi pensas. Grandparte tamen.
SINJORINO BORKMAN (rikane) Jes, dirigxis ja cxiam, ke ni devis "reprezenti". Kaj sekve li reprezentis kiel efikis! Veturis per kvar-jungitaro -- kvazaux li estus regxo. Igis homojn kapklini kaj humilskrapi antaux li kvazaux antaux regxo. (ridas) Kaj ili nomis lin per antauxnomo, -- tra la tuta lando -- gxuste kvazaux li estus la regxo mem. "John Gabriel", "John Gabriel". Cxiuj sciis kia grandegulo "John Gabriel" estas!
ELLA RENTHEJM (firme kaj varme) Tiam li ja estis grandegulo.
SINJORINO BORKMAN Jes, aspektis ja tiel. Sed neniam per unu sola vorto li informis min, kia estas lia stato. Neniam li sugestis, el kio li prenis la rimedojn.
ELLA RENTHEJM Ne, ne, -- tion scietis ankaux ne aliuloj.
SINJORINO BORKMAN Ne gravis pri la aliuloj. Sed al mi li devis diri la veron. Sed tion li neniam faris! Li nur mensogis, -- mensogis tiel senfunde por mi --
ELLA RENTHEJM (interrompante) Tion li certe ne faris, Gunhild! Li eble prisilentis. Sed li certe ne mensogis.
SINJORINO BORKMAN Nu jes, nomu tion kiel vi volas. Tio estas ja tute la sama. -- Sed fine renversigxis la tuto. Cxio. La tuta gloro.
ELLA RENTHEJM (antaux si) Jes, cxio renversigxis -- por li -- kaj por aliuloj.
SINJORINO BORKMAN (rektigas sin minace) Sed tion mi diras al vi, Ella, -- mi ankoraux ne cedas! Mi sciu havigi al mi rehonorigon. Pri tio vi konfidu!
ELLA RENTHEJM (strecxita) Rehonorigon? Kion vi pensas pri tio?
SINJORINO BORKMAN Rehonorigon por nomo kaj honoro kaj bonstato! Rehonorigon por mia tuta mistraktita vivosorto, pri tio mi pensas! Mi havas iun rezerve, mi, vi sciu. -- Iun, kiu lavu pura cxion, kion -- kion la bankestro jxetis en la koton.
ELLA RENTHEJM Gunhild! Gunhild!
SINJORINO BORKMAN (kreskante) Vivas vengxanto, sciu! Iu kiu rebonigos cxion, pri kio lia patro estas kulpa al mi!
ELLA RENTHEJM Do Erhart.
SINJORINO BORKMAN Jes, Erhart, -- mia mirinda knabo! Li scios restarigi la parencaron, la domon, la nomon. Cxion, kio eblas restarigxi. -- eble ankoraux pli.
ELLA RENTHEJM Kaj laux vi kiel tio okazus?
SINJORINO BORKMAN Tio venu kiel gxi povos. Mi ne scias kiel tio venos. Sed mi scias, ke gxi venos kaj devos iam veni. (rigardas sxin demande) Cxu -- Ella, -- cxu ne estas funde la sama, kion vi estas pripensadanta
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 31
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.