Gabler. Kaj
pripensu al kio sxi estis kutimita dum la generalo vivis. Cxu vi
memoras, kiam sxi kune kun sia patro rajdis laux la vojo? En la longa,
nigra draprobo? Kaj kun plumo en la cxapelo?
BERTE Jes, jes, -- estu certa! -- Sed vere mi ne tiam imagis, ke
farigxus paro el sxi kaj la kandidato.
FRAUxLINO TESMAN Ankaux mi ne. -- Sed atentu -- Berte, -- dum
mi memoras: De nun vi ne titolu Jorgen kandidato. Vi devas diri "la
doktoro".
BERTE Jes, ankaux la juna sinjorino menciis tion -- cxinokte, -- jxus
kiam ili envenis la pordon. Cxu vere estas tiel, frauxlino?
FRAUxLINO TESMAN Jes, efektive estas tiel. Imagu, Berte, -- ili
faris lin doktoro eksterlande. Nun dum la vojagxo, komprenu. Pri tio mi
auxdis ecx ne vorteton, -- antaux ol li mem rakontis tie malsupre sur la
sxipkajo.
BERTE Jes, ja, li certe kapablas farigxi kio ajn. Tiom lerta kiom li estas.
Sed mi neniam kredis, ke li ankaux volis komenci kuraci homojn.
FRAUxLINO TESMAN Ne, ne estas tia doktoro, kia li farigxis. --
(kapskuas signifoplene) Tamen baldaux vi eble nomu lin io alia, kio
estas ankoraux pli grandioza.
BERTE Cxu vere! Kio estos tio, frauxlino?
FRAUxLINO TESMAN (ridetas) Hm, -- nu, tion vi scius! (emociita)
Aj, Dio mia, -- se karmemora Jochum povus rigardi el sia tombo, kaj
vidi, kio farigxis el lia knabeto! (cxirkauxrigardas) Sed auxskultu,
Berte, -- kial vi jenon faris? -- Forprenis la kovrajxojn de cxiuj mebloj?
BERTE Sinjorino diris, ke mi tion faru. Sxi ne sxatas kovrajxojn sur la
segxoj, sxi diris.
FRAUxLINO TESMAN Cxu ili do uzos cxi tiun cxambron -- cxiutage?
BERTE Jes, sxajne. Almenaux laux Sinjorino. Cxar li mem, -- la
doktoro, -- li nenion diris.
(Jorgen Tesman venas kantetante de la dekstra flanko de la malantauxa
cxambro, portante malplenan, malfermitan valizon. Li estas mezstatura,
juneca viro de 33 jaroj, iom diketa, kaj kun fidema, ronda, kontenta
vizagxo, blondaj haroj kaj barbo. Li portas okulvitrojn, kaj estas vestita
en komforta, iom neglektema hejma vestajxo.)
FRAUxLINO TESMAN Bonan matenon, bonan matenon, Jorgen!
TESMAN (cxe la pordo) Onklino Julle! Kara onklino Julle!
(proksimigxas kaj vigle agitas sxian manon) Vi, cxi tie -- tiom frue en
la tago! Cxu?
FRAUxLINO TESMAN Jes, kompreneble ke mi devis fari etan viziton
al vi.
TESMAN Kaj tio ecx se vi ne havis suficxan ripozon dum la nokto!
FRAUxLINO TESMAN Ho, neniel afektas min.
TESMAN Nu, cetere vi venis bone hejmen de la kajo? Cxu?
FRAUxLINO TESMAN Jes, vere mi faris, -- dank' al Dio. La asesoro
gxentile akompanis min gxis la pordo.
TESMAN Domagxe ke ni ne povis kunpreni vin en la veturilo. Sed vi
ja mem vidis --. Hedda havis tiom da skatoloj, kiujn ni devis kunpreni.
FRAUxLINO TESMAN Jes, vere ege multe da skatoloj sxi havis.
BERTE (al Tesman) Eble mi eniru por demandi Sinjorinon, cxu estus
io pri kio mi povus sxin helpi?
TESMAN Ne, dankon, Berte, -- vi ne faru. Se sxi ion deziras, sxi
sonorigos, sxi diris.
BERTE (dekstren) Nu tiel.
TESMAN Sed jen, -- kunprenu tiun cxi valizon.
BERTE (prenas gxin) Mi metos gxin en la subtegmentejon.
(Sxi eliras tra la pordo de la antauxcxambro.)
TESMAN Imagu, onklino, -- tiun valizon mi havis tute plensxtopita de
nuraj kopioj. Estas nekredeble kiom mi sukcesis kolekti en la arkivoj.
Malnovaj, strangaj dokumentoj pri kiuj neniu ion sciis --
FRAUxLINO TESMAN Jes certe, vi ne malsxparis vian tempon dum
la nuptovojagxo, vi, Jorgen.
TESMAN Ne, tion mi ja povas diri. Sed demetu vian cxapelon. Jen!
permesu al mi malnodi la banton. Cxu?
FRAUxLINO TESMAN (dum li tion faras) Ho Dio mia, -- tio cxi estas
ja kvazaux vi ankoraux estus hejme cxe ni.
TESMAN (turnas la cxapelon en sia mano) Jen, -- kian belan,
grandiozan cxapelon vi havigis al vi!
FRAUxLINO TESMAN Mi acxetis gxin pro Hedda.
TESMAN Pro Hedda? Cxu?
FRAUxLINO TESMAN Jes, por ke Hedda ne hontu pri mi, kiam ni
kune promenos surstrate.
TESMAN (karese frapetas sxian vangon) Vi ja pensas pri cxio, vi,
onklino Julle! (metas la cxapelon sur segxon cxe la tablo) Kaj nun, --
jen, -- ni eksidu cxi tie en la sofo. Kaj iom babilu gxis Hedda venos.
(Ili sidigas sin; sxi metas sian sunombrelon en la angulon de la sofo.)
FRAUxLINO TESMAN (prenas ambaux liajn manojn kaj rigardas lin)
Kiom benate bone estas denove havi vin vigle vivanta antaux miaj
okuloj, Jorgen! Ho vi, filo de nia karmemora Jochum!
TESMAN Kaj kiom por mi! Ree rigardi vin, onklino Julle! Vin, kiu
estis por mi kaj patro kaj patrino.
FRAUxLINO TESMAN Jes, mi certe scias, ke vi dauxre amos viajn
maljunajn onklinojn.
TESMAN Sed estas do neniu plibonigo por onklino Rina. Cxu?
FRAUxLINO TESMAN Ho ne, kara, -- estas ja neniu plibonigo
atendebla por sxi, povrulino. Sxi kusxas tiel, kiel sxi kusxis dum tiuj
multaj jaroj. Sed
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.