Aliaj Tempoj | Page 9

Edith Wharton
diri, "sed
gxi estas la ununura nigra vestajxero kiun posedis la kompatinda
Gxulino--kaj kompreneble Georgo estis nur la duonkuzino de mia
patrino."
Dum la frauxlino antauxenvenis S-rino Lidkoto sin surprizis scivolante
humure cxu la virino lamentas la eksedzigxon de Horaco Pursxo
surportante unu el la malnovaj nigraj satenajxoj de lia patrino.
"Ho, cxu vi deziris malsupreniri por la tehoro?" Suzino Suferno
fiksrigardis sxin, iom konfuzite. "Leilino suprensendis min por resti
apud vi. Sxi opiniis ke vi estos pli komforta restante cxi tie. Sxi timis
ke vi vin sentu iom laca."
"Laca mi estis. Sed mi disponis la tutan posttagmezon por mallacigxi.
Kaj cxi tiun mirindan sofon por min helpi."

"Leilino petis ke mi diru al vi ke sxi suprenhastos dummomente antaux
la vespermangxo post la alveno de cxiuj. Sed la trajno cxiam alvenas
terure malfrue. Sxi bedauxregas la maleblon disponigi al vi apartan
sidcxambron. Sxi deziris ekscii cxu mi opinias ke tio vin gxenas."
"Kompreneble, tio spertigas al mi nenian gxenon. Strange estas ke
Leilino povus supozi la kontrauxon." S-rino Lidkoto sin apartigis por
liberigi spacon por la domservistino kiu aperis sursojle kunportante
tableton sur kiu sternigxis perpleksiganta variaro da tekuketoj.
"Leilino mem arangxis tion," murmuretis Frauxlino Suferno dum la
pordo fermigxis. "Sxia ununura deziro estas ke vi vin sentu felicxa cxi
tie."
S-rino Lidkoto jugxis unu plua indikajxo pri la subfosita aferstato tion
ke la prizorgo de sxia filino elmontrigxas en la multobleco da
sandvicxoj kaj la fornovarmo de kuketoj. Tamen cxio okazinta ekde
sxia alveno sxajnis pligrandigi sxian konfuzon.
Veturilkorno soninta sur la eniraleo sxangxis la direkton de sxiaj
pensadoj. "Cxu jam alvenas la novaj gastoj?" sxi demandis.
"Ho, certege, ne. Ili ne alvenos antaux la sepa horo." Frauxlino Suferno
strecxis la kolon el la fenestro por okulkapti la veturilon. "Devas esti
Cxarlotino en forirado."
"Cxu estis la Vin-familia knabino kiun oni urgxe forvokis? Mi esperas
ke ne temas pri malsano."
"Ho, ne. Mi opinias ke temis pri dateraro. Sxia patrino telefonis dironte
ke oni atendas sxin cxe Staplejo-familio de Fisxkilo kaj oni devis
veturigi sxin haste al Albanio por ke sxi tie entrajnigxu."
S-rino Lidkoto meditis. "Mi bedauxras. Sxi estas cxarmulineto. Mi
esperis ekpovi paroleti kun sxi denove hodiauxvespere post la
vespermangxo."
"Jes. Ege domagxe estas!" La rigardo de Frauxlino Suferno svagigxis.

"Vi aspektas ja lace, vi sciu," sxi dauxrigis, sidigxante cxe la tetablo kaj
pretigxante disdoni ties bongustajxetojn. "Vi reiru al via sofo kaj lasu
min servi al vi. La cxirkauxhastado estigis en vi pli grandan efikon ol vi
konscias kaj necesas ke vi ne plu kontrauxbaraktu gxin. Vi nur restu
trankvile cxi-supre kaj malstrecxigxu. Vi disponos pri Leilino tute sole
en lundo."
S-rino Lidkoto alprenis la tetason kiun transdonis sxia kuzino sed
elmontris nenian ceteran emon obei al sxiaj ordonoj. Dummomente sxi
kulerumis sian teon silente. Tiam sxi demandis: "Cxu estas via opinio
ke mi restu trankvile cxi-supre gxis lundo?"
Frauxlino Suferno demetis sian tason per gesto tiel abrupto ke gxi
endangxerigis apudan teleron da skonoj. Kiam sxi sin certigis pri la
bonfarto de la skonoj, sxi suprenrigardis kun tremetanta rido. "Karulino,
eble morgaux vi sentos vin en alia stato. La aero cxi tie, vi scias--"
"Jes, mi scias." S-rino Lidkoto antauxenklinigxis por servi skonon al si.
"Kiu alvenos hodiauxvespere?" sxi demandis.
Frauxlino Suferno tiris la brovojn kaj fiksrigardis. "Vi scias ke mia
bedauxrinda kapacxo ne bone memoras nomojn. Leilino diris al mi.
Sed estas tiom multaj--"
"Cxu tiom multaj? Sxi ne diris al mi ke sxi atendas multhoman
gastaron."
"Ho, ne multhoman. Sed iom preterirantan sxian intiman
amikorondeton. Kaj, kompreneble, cxar estas la unua fojo, sxi iom
ekscitigxas pri la alveno de la pliagxularo."
"Cxu la pliagxularo? Cxu vi aludas niajn samagxulojn?"
"Nu, jes." Frauxlino Suferno pauxzis, kvazaux dezirante sin kunigi por
eksalti. "La Asxtono Gxilesoj," sxi eligis.
"Cxu la Asxtono Gxilesoj? Cxu vere? Placxos al mi revidi Marnjon
Gxileson. Devas esti dek ok jaroj ekde kiam mi lastan fojon vidis sxin,"

diris S-rino Lidkoto konstantaritme.
"Jes," Frauxlino Suferno anhelis, subitege replenigante sian tason.
"La Asxtono Gxilesoj. Kaj kiuj aliaj?"
"Nu, la Samcxjo Fresbijoj. Sed la plej grava gasto, kompreneble, estas
S-rino Lorino Bulgxero."
"Cxu S-rino Bulgxero? Leilino ne diris al mi ke sxi alvenas."
"Cxu ne? Mi supozas ke sxi cxion forgesis kiam sxi vidis vin. Sed la
festenon oni estigis por S-rino Bulgxero. Vidu, estas tre grave ke
sxi--nu, ke sxi ekaprobu Leilinon kaj Vilburnon. Lia komisiigxo al
Romo nepre dependas de tio. Kaj vi scias ke Leilino postulas Romon
por esti proksima al vi. Tial sxi demandis al Marnjo Gxileso, kiu estas
intima amikino de la Bulgxeroj, cxu eble oni ne povus arangxi la
viziton? Kaj la kablogramo de Marnjo trafis S-rinon Bulgxeron cxe
Cxerburgo. Sxi pasigos nur du semajnojn en Usono kaj alvenigi sxin
cxi-tien estis vera triumfo."
"Jes, mi konscias pri tio," diris S-rino Lidkoto.
"Vi scias, sxi estas iom--iom elektema; kaj
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 18
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.